Sapfo
HIMNO AL AFRODITA

Afrodita sur via bunta trono,
mi vin petas, Zeŭsa filin' ruzplekta,
tristi, ho reĝino, ne lasu min sub
tedo aflikta!

Venu do, se ofte vi elaŭskultis
mian peton per pia preĝ' invitan,
kaj forlasis por mia help' la patran
domon oritan!

Vian ĉaron svarm' de paseroj vigle
flugilfrapaj al nia nigra tero
tiris haste el la ĉiel' sur rekta
voj' tra l' etero.

Tuj vi venis. Kaj de rideto brilis
la vizaĝ' senmorta, kiam, beata,
vi demandis, kio do ree, kial
voko veata,

kia frenezuma sopir' min kaptis.
"Kiun ree Peitho en amfervoron
al vi logu nun? Kiu kulpis al vi,
Sapfo, doloron?

Ĉar, de vi fuĝanta, ŝi tuj vin serĉos,
ĉar, puŝanta for la donacojn, donos,
ĉar, vin ne amanta, ŝi malgraŭ volo
ami bezonos."

Venu ankaŭ nun, liberigu min de
zorg' amara! Helpu sopirplenume
mian koron! En ĉi batal' mem luktu
kun mi komune!